Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis AI-industrion en Ŝanhajo
2025-04-30

La 29-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis inkubatoron de artefarita intelekto (AI) en Ŝanhajo, alvokante la urbon ludi la rolon de gvidanto de la disvolvado de AI-industrio. "AI estas merĝanta industrio, kaj ĝi estas ankaŭ industrio, kiu apartenas al junuloj," diris Xi Jinping.






"AI-teknologio rapide evoluas kaj eniras fazon de eksploda kresko," diris Xi Jinping, kiam li vizitis la Ŝanhajan Fundamentan Modelan Novig-centron -- grandmodelan inkubatoron -- en kiu estas pli ol 100 entreprenoj. En la inkubatoro, Xi Jinping aliĝis al salono kun temo pri la aŭtonoma evoluado de inteligentaj agentoj de la venonta generacio kaj diskutis kun junaj novigantoj.


Li poste eniris vendejon de AI-produktoj, kie li detale demandis pri la funkcioj kaj merkataj tendencoj de la produktoj, kaj provis paron da saĝaj okulvitroj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio publikigis projekton de Ekologia Media Kodo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio