Mia 30-jara kontaktado kun EPĈ |
2025-04-30 |
"S-ro Cui! Bonvenon! Sidiĝu. Ĉu vi volas trinki teon?" Ili ĉiam bonvenigis min kun rideto kaj de ili mi aŭdis kaj lernis multon pri Ĉinio kaj Esperanto. Kaj jam pasis pli ol 30 jaroj de mia unua vizito al la redaktejo de El Popola Ĉinio (EPĈ), sed kelkaj amikoj tie ankoraŭ vokas min “小崔”, pro malnova vokkutimo. Tuj post kelkaj monatoj, mi fariĝos 60-jaraĝa, jam ne juna, sed tiun ĉi titolon mi tre ŝatas. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi aŭdis de pekina amiko, ke EPĈ festos sian 75-an datrevenon, tiam rapide aperis ne malmultaj ridantaj vizaĝoj en mia kapo, ekzemple, s-roj Li Shijun (Laŭlum), Hou Zhiping, Zou Guoxiang, Zhu Mingyi ktp. Mi palpis miajn memoraĵojn por rememori tieajn anekdotojn kaj pro tio mi komencos la rakonton ekde mia atingo al Pekino. Dum la plej lastaj 10 jaroj de la 20-a jarcento, la monda politiko rapide kaj multe ŝanĝiĝis. Plejparto de la ŝtatoj socialismaj disfalis, sed Ĉinio, alte hisante la standardon de reformado kaj pordmalfermo, estis rapide antaŭeniranta ekonomie kaj tio allogis min, studinte internacian politikon en la universitato. Bedaŭrinde, tiam Ĉinio kaj la Korea Respubliko ankoraŭ ne havis diplomatiajn rilatojn kaj pro tio akiri la vizon de Ĉinio estis tre malfacile. Dank' al la helpo de iu ĉina esperantisto, mi ricevis la ĉinan vizon kaj tra la havenurbo Tianjin atingis Pekinon, ĉefurbon de Ĉinio. Dum tiu ĉi procezo, Esperanto kaj ĉinaj esperantistoj ludis gravan rolon. Tiam mi apenaŭ balbutis ĉine "saluton", "dankon" kaj "pardonon", kaj mia Esperanto-kapablo ankaŭ estis ne tre alta, sed ĉiakaze iom pli bona ol la ĉina. Do Esperanto rolis kiel mia unua interkomunika lingvo dum 2 aŭ 3 jaroj de mia studado en Pekino. Mia eniro en Ĉinion kaj la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la Korea Respubliko kaj Ĉinio okazis preskaŭ samtempe kaj ege malfacilis renkonti koreojn ĉie ajn en Pekino. Studado kaj vivado en tute nova socia situacio estis ne tre facile kaj de tempo al tempo tio malfortigis kaj forskuis miajn volon kaj la ĉiutagan vivon. En tiaj okazoj mi senhezite alkuris al la redaktejo de El Popola Ĉinio kaj tie estis konsolita korpe kaj mense per interŝanĝoj kun esperantistoj de EPĈ. Mi povas diri, ke la redaktejo de EPĈ tiam estis mia rifuĝejo kaj mia hejmo kaj samtempe ĝi estis la Esperanta lernejo por mi. Verdire mi ne havis planon studi tiom longe en Ĉinio, sed nur pli bone kompreni novan Ĉinion kaj ĝian realan situacion, ĉar tiam mi nur estis ordinara junulo, ĵus fininta la universitaton, sed ne havis sufiĉe da mono por studi eksterlande kaj mia familio ankaŭ ne povis subteni miajn studojn. Sed kelkaj esperantistoj de EPĈ, kompreninte kia mi estis, proponis al mi studi en Pekino kaj eĉ prezentis al mi universitaton kaj studfakon ktp. Dank' al iliaj proponoj kaj helpoj elkoraj, mi decidis studi en la Popola Universitato de Ĉinio kaj ekis mia pli-ol-10-jara studado kaj samtempe naskiĝis neforgeseblaj gajaj memoraĵoj kun tiuj samideanoj de EPĈ kaj tie ĉi mi diskonigos kelkajn el ili al vi, legantoj. S-ro Li Shijun (Laŭlum), kiu estas vaste rekonata aŭtoritatulo kaj tradukis kelkajn reprezentajn ĉinajn antikvajn literaturaĵojn Esperanten, ĉiam bonvenigis min kun rideto. S-ro Hou Zhiping, kiu verkis multajn artikolojn pri la ĉina Esperanto-movado, rakontis al mi multajn interesajn rakontojn pri Ĉinio. S-ro Zou Guoxiang, ĉiam en milda sinteno, prezentis al mi diversajn ĉinajn geamikojn. S-ro Zhu Mingyi, ofte kun iom severa mieno, sed ege parolema kun mi, de tempo al tempo invitis min vespermanĝi en sia ne granda hejmo. Li klarigis al mi diversajn etiketojn, kiujn mi observis dum mia restado en Ĉinio. Helpe de li, mi povis kompreni la gravan ĉinan aforismon: Enirante iun lokon, demandu ĝiajn malpermesojn. Sed bedaŭrinde, ili jam adiaŭis nin. EPĈ, ekde sia fondiĝo, rolis kiel la heroldo de la ĉina Esperanto-movado, kaj per ĝi, plejpartaj esperantistoj eksterlandaj akiras informojn pri Ĉinio kaj pli bone komprenas ĝin. Fojfoje mi trovas EPĈ sur la librobretoj de fremdlandaj amikoj dum vojaĝoj, tiam ni nature turnas babiltemon al Ĉinio kaj ĉinaj amikoj. Jam pasis 75 jaroj de ĝia naskiĝo. Multaj emeritaj laborantoj de EPĈ ne plu estas kun ni. 75-jariĝo, tio signifas, por homo individua, maljuniĝon kaj prepariĝon poremeritiĝi de sia tasko, sed por iu organizo, tio signifas spertojn kaj adapt-kablon je ŝanĝiĝo de tempoj. EPĈ plenplene vidigis al ni sian laborkapablon kaj kaptis la okulojn de legantoj. Ĉu imagi la 100-an datrevenon de EPĈ estas tiom urĝa, kiam ni festas ĝian 75-jariĝon? Rememori pasintaĵojn estas tre gajiga afero, sed samtempe mi imagas ĝian 100-jariĝon, kio pli esperigus kaj interesus ĉiujn legantojn kaj geamikojn de EPĈ. La lasta frazo: Mi esperegas povi babili denove kun s-ino Tan Xiuzhu, kiu ĉiam kun rideto bonvenigis min en Pekino, kiel eble plej rapide. Verkis Choi Manwon (profesoro de Esperanta fako ĉe Zaozhuang-a Universitato) Redaktoro: Sheng Min Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |